Kreitaj la 15an de decembro 1999 kaj laste ĝisdatigitaj la 01an de marto 2003
Bonvenon ĉe la Oficialaj Hejmpaĝoj de la Afrika Agado de U.E.A.
K. Gbeglo
   Kelkaj informoj en  kaj en 
H. Bakker
adresaro de u.e.a.
afrikaj bultenoj 
afrikaj e-kluboj
esperantujo
gravaj tekstoj de u.e.a.
kiel agi ?
respondoj
 tribuno
Tre estimataj gesamideanoj, saluton kaj pacon al vi. 

Dum multaj jaroj S-ro Hans BAKKER ege strebis por diskonigi kaj vivigi Esperanton en Afriko. Nova paŝo antaùen realiĝis kiam S-ro Koffi GBEGLO fariĝis la unua afrikano elektita kiel estrarano de UEA. Nun la Afrika Agado de UEA bezonas modernajn komunikilojn por diskonigi sian agadon kaj firmigi rilatojn inter siaj kunlaborantoj kaj la esperant- istaro. Tial ni verkis tiun hejmpaĝon. Alklakinte la substrekitajn vortojn maldekstre, vi trovos multajn adresojn kaj retligojn kaj povos legi interesajn artikolojn. En "Tribuno" vi legos kion S-ro K. GBEGLO opinias pri sia komisia agado, kaj en "Respondoj" liajn respondojn al la demandoj, kiujn vi sendos al li ĉe esp.togo@cafe.tg 

E. COFFINET (vidu novajn artikolojn ĉi-malsupre) 


Tre estimataj gesamideanoj, ni deziras al vi ĉion plej bonan dum la nova jaro 2003. Jam de unu jaro, eblas al vi legi tiujn hejmpaĝojn niajn per veraj esperantaj literoj "ĉapeligitaj" !

Se vi ne havas la literojn taùgajn por UNIKODO, vi povas senpage akiri ilin ĉe MICROSOFT.

Post longa silento, ni proponas al vi la novajn bultenojn OVo-n N°33 kaj N°34, kun la tradiciaj raportoj, rakontoj, fabeloj kaj poemoj, kaj ankaù la lastan bultenon 21an de Alvoko.

Esperanto multe disvolviĝas en la Interreto, kaj nun oni eĉ kutimas rivevi per e-poŝto "trompajn proponojn" de fi-uloj bone verkitajn en esperanto, kiel oni povas ricevi ilin en la aliaj "grandaj" lingvoj !!!

Eblas nun traserĉi la Tut-Teran-Teksaĵon per la lingvo esperanto danka'l tiuj serĉiloj DMOZ , GOOGLE kaj TROVANTO (Biblioteko de Vieno). Funkcias multaj dissendo-listoj por diskuti esperante pri diversaj temoj, kaj ekzistas jam de du jaroj la VIKIPEDIA enciklopedio multlingva, en kiu oni povas verki siajn proprajn artikolojn. Nepre partoprenu en ili !

Nun sian propran retejon havas laAfrika Oficejo de la Afrika Agado de UEA. Ankaù multiĝas la esperantaj retejoj dediĉitaj alafrikaj landojkiel Kongo, Malagasio (kaj UKS), Senegalo, Sud-Afriko, Tanzanio, kaj Togolando.

Alia granda novaĵo estas la ĵusa malfermo de la unua e-portalo en Esperanto nomita ĜANGALO. Nepre vizitu ĝin por informiĝi pri la mondo per esperanto ! Ankaù vi povas trovi mallongajn artikolojn en la retejo NUN, kaj legi tradukojn al esperanto de artikoloj publigitaj en la fama gazeto franca "LE MONDE DIPLOMATIQUE".

Antaù pli unu jaro ekfunkciis interreta tuttaga (dum 24 horoj!) radistacio prizorgata de Tony Freeman en Usono, Radio-Esperanto che: http://www.radio-esperanto.com.

Esperantistaj afrikanoj pli kaj pli bone mastras la modernajn komunikilojn. Diskut-rondojn kaj hejmpaĝojn ili kreas en la Tut Tera-Teksaĵo pri Esperanto en Afriko kaj Afriko en Esperantujo  :

1 ) Agado en Afriko : arigas esperantistojn interesiĝantajn pri la Afrika Agado. Laù la ĵus elektita termino,
     temas pri Esperantistaj Amikoj de Afrikaj Esperantistoj (EAAE). Ankaù afrikano povas aliĝi al la grupo.
     Por aliĝi, sendu mesaĝon al agado-en-afriko-subscribe@egroups.com aù al esp.togo@cafe.tg.

2 ) Esperantistoj Afrikaj : arigas le afrikanojn, kiuj interrilatas por diskuti pri la Afrika Agado. Ankaù ekster-
     afrikanoj povas aliĝi al la grupo.
     Por aliĝi, sendu mesaĝon al esp.togo@cafe.tg  aù al  esperantistoj_afrikaj-subscribe@egroups.com.

3 ) Esperanto en Togolando : diskut-rondo de esperantistoj, kiuj ricevas la periodaĵojn Togolandajn kaj gravajn
     informojn pri la paŝoj de la la togolanda movado. Por aliĝi, sendu mesaĝon al esp.togo@cafe.tg. aù ankaù
     al esperanto-en-togolando-subscribe@egroups.com.

4 ) Afrika Komisiono : diskut-rondo de la membroj kaj kunlaborantoj de la Afrika Komisiono. NUR POR ILI.

5 ) Revuo-Inter Ni : diskut-rondo pri Esperanto en Malagasio.
     Por aliĝi, sendu mesaĝon al revuo-inter_ni-subscribe@egroups.fr.

6 ) Vizitu la hejmpaĝojn de niaj afrikaj samideanoj :
     "UKS" ( Universala Kultuta Servo, en Malagasio, ankaù ĉe http://takelaka.dts.mg/uks/page4.html )
     "Afrique-Nature" en Kamerunio ĉe http://www.africnature.com/Esperanto_Afrikanio-Revuo.htm .
     "Willy Kokouvi el Togolando" pri sia E-kluvo Verda Kaùzo, pri siaj poemoj kaj pri li mem.
     "Hejmpaĝo de la Togolanda Esperanto-Asocio" kun Koresponda Servo Afrika kaj novaĵoj pri ĝia agado
       poresperanta en Togolando.
     "Karibu Kwa" plurlingva retejo (en Esperanto kaj en la lingvoj suahila, itala kaj angla de Nino Vessella,
       kiu verkis Vortaron Esperanto-Suahilan, Esperanto-Kurson en suahila lingvo, kaj tradukis al la suahila
       lingvo la Manifeston de Prago.
     "Afrikaj Dioj de Benino" de S-ro Paul Aclinou.

Al tiuj, kiuj de longe ne vizitis niajn hejmpaĝojn, ni rememorigas la gravajn informojn jam publikigitajn dum la pasintaj monatoj ( por legi ilin "alklaku" la substrekitajn vortojn ).

1 ) Pri la Unua NACIA E-KONGRESO de la Malagasaj Esperantistoj.

2 ) Pri la starigo de la AFRIKA KOMISIONO de U.E.A. kaj ĝia BAZ-DOKUMENTARO 2001 kaj 2002, kaj la inaùguro de la plano "PRIORITATO AFRIKO"

3 ) Granda dosiero pri afrika kulto BUITI' kaj pri ĝia inica planto IBOGA', kiu riveliĝis kvazaù mirakla kuracilo  kontraù la toksomanioj (tradukis ĝin el la franca lingvo D-ro Eric COFFINET). Same tiu-ĉi tradukis el la franca rakontojn de S-ro Paul Aclinou pri la legendoj de la DIOJ DE BENINO.

4 ) AGADRAPORTO de Esperanto en Afriko de la 01a de septembro 1999 ĝis la 24a de aprilo 2000.

5 ) Nova Kuriero Komisiona "KUKO"N°1 , N°2 , N°3 , N°4 , N°5 , N°6 , N°7 kaj N°8 de la Afrika Komisiono de U.E.A.

Kaj ankaù legu, relegu aù legigu tiujn-ĉi tre interesajn artikolojn pri Afriko kaj Esperanto :

1 ) Gvidilo por la Afrikaj Kongresanoj de UK verkita de Raoul HOUNNAKE.
2 ) Deklaro de Berlino cele al la bona funkciado de la Esperanto-movado en Afriko raportita de Koffi GBEGLO.
3 ) En la 25a numero de la "Ondo de Vero" vi povos legi pri la gravegaj E-aranĝoj togolandaj de decembro 99,
     kaj ankaù kiel instrui Esperanton en Afriko.
4 ) En la diversaj Afrikaj Bultenoj, vi povos legi diversajn vidpunktojn pri Esperanto en Afriko :
        Ĉu Afriko ekzistas ? de Renato CORSETTI.
        Kiam afrikanoj kuniĝos ? de Emile MALANDA NIANGA.
        Esperantujismo de P. AJTO.
        Survoje al memstara Afrika E-movado de GBEGLO Koffi.
        Esperanto : ĉu lingvo eùropa aù afrika ? de CORSETTI Renato.
        Ni lernu pri UEA de Hans BAKKER kaj Koffi GBEGLO.
        Esperanto estas nia afero de Koffi GBEGLO.
        Dankado al Zamenhof de Koffi GBEGLO.
        Homaranismo de L.L. ZAMENHOF.
5 ) Kaj nepre ne manku ĝui en la diversaj Afrikaj Bultenoj novaĵojn, poemojn, kaj rakontojn pri la historio, la
     kutimoj kaj la turismo en Malagasio. Ankaù instruiĝu per la gramatikaj kursoj pri vort-farado en OVO 22-23,
     24, 26, 28, 30, 31 kaj 32, kaj per la vortoj de hinda mastro pri orienta filozofio en OVO 22-23, 24, 26, 28, 30,
     32 kaj 34.

"Kiel Naskiĝis la Afrika Agado de U.E.A."

        Esperanto en Afriko havas longan historion. La sistema agado de UEA en Afriko tamen estas relative juna : ekde la jaro 1980. En la Universala Kongreso de Stokholmo UEA-estrarano Renato CORSETTI en plenega salono vekis multan entuziasmon.

        Unu el la entuziasmigitoj estis Hans BAKKER, nederlanda esperantisto, kiu komencis kun kelkaj kunlaborantoj serĉi afrikanojn interesiĝintajn pri internaciaj kontaktoj. La reagoj estis abundaj, kaj baldaù multaj el ili estis studantaj per korespondaj kursoj. UEA donacis membrecojn kaj abonojn de "Kontakto". Unu numero de Kontakto plene temis pri la afrika Esperanto-movado.

        En la jaro 1987, la centjara jubileo de la publikigo de Esperanto, jam tiom da bonaj esperantistoj ekzistis en Afriko ke venis la tempo elpaŝi antaù la esperantista publiko en la jubilea kongreso en Varsovio. Dektri afrikanoj estis invititaj per mono de diversaj fondaĵoj kaj donacantoj : unu senegalano, du alĝerianoj, du eburbordanoj, du togolandanoj, unu beninano, du kamerunianoj, unu burundiano, unu ganaano, unu ano de Centrafrika Respubliko. Unue ili sekvis en Budapeŝto intensan Cseh-kurson dum kvin semajnoj. Tiam sekvis la TEJO-kongreso en Krakovo kaj la Universala Kongreso en Varsovio. Poste por iuj la Kultura Festivalo en Jugoslavio, por aliaj kursoj en Pollando kaj aliloke.

        La eĥo estis granda. Afriko per unu movo instalis sin en tutmonda Esperantujo. Multaj ekster-afrikaj esperantistoj komencis korespondadon kaj ĝemeladon kun afrikaj samideanoj. Por ili estis eldonita broŝuro "Agi en eksterafrikujo".

        Por la afrikaj esperantistoj aperadis la bulteno "Esperanto en Afriko", ĝis la jaro 1994. Revuo "Esperanto" de UEA dediĉis regule atenton al la afrika movado. En januaro 1990 artikolo "Por plia jardeko da Esperanto en Afriko" difinis la manieron de agado en la kontinento; tiu artikolo ĝis nun gvidas la afrikan agadon.

        Nova impulso venis ok jarojn poste, kiam la estraron de UEA eniris Koffi GBEGLO, estrarano pri agado en Afriko. Du jaroj da lia energia laboro komencas rezultigi ŝanĝojn. La plej grava ŝanĝo estas ke afrikanoj nun mem transprenas la stirilon. La motoron (la monon) devas liveri ankoraù la pli riĉa parto de le esperantistaro. Vi, kiu legis tion ĉi, povas influi kun ni la estontan evoluon. Kiel ?

        Per personaj rilatoj korespondaj kun afrikaj esperantistoj. Ankaù rilatoj inter kluboj estas bonaj ; tiujn ni titolas "ĝemelado". Esperantistoj kun lingva kaj instrua kompetentoj povas koresponde instrui al progresintaj lernantoj

        Per donaco de mono al la fondaĵo "Afriko" de UEA. Revo estas, ke ĝi fariĝu kapitala fondaĵo, kies rento sufiĉas por ĉiujare kovri la kostojn je nivelo de 20.000 eùroj.

Hans BAKKER

Interreta rondo La TTT-ejo membras en Interreta Rondo.
 

[ Posta ] [ Antaùa ] [ Hazarda ] [ Listigu ] [ Aldonu ] [ Redaktu ]

Virtuala Esperantujo

Reveno al la Supro ñ